La skribinstilo de hodiaŭ estas “Kiu estas tri objektoj, sen kiuj vi ne povas pluvivi?”. Jen mia respondo:
Unue, mi konfirmas, ke devas esti tri objektoj. Tri aĵoj, ne tri personoj aŭ tri konceptoj. Se traktus pri personoj, mi respondus alie.
Ankaŭ mi ekskludas manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Vere mi ne povas vivi sen akvo, sed tio ne estas tre interesa blogo, ĉu ne?
Do, kiu aĵoj estas plej gravaj laŭ mi?
Mia komputilo
Mia komputilo estas fenestro al la mondo. Kun ĝi mi povas paroli kun aliaj personoj, legi interesajn artikolojn, aĉeti librojn, spekti filmojn, organizi miajn aferojn, ktp.
Fakte, mi havas du komputilojn. Unu estas mia, kaj la alia pertenece al mia laboro. Pro tio, mi povas disigi mian vivon. Kiam estas la semajnfino, mi ne uzas la laboran komputilon. Mi tre ŝatas ĉi tiun situacion.
Libroj
Mi ne povas diri “ĉi tiun libron”, ĉar fakte ne ĝenas min kiu libro estas. La grava afero estas, ke mi havas ion legi. Mi preferas ion interesa aŭ amuza, sed mi legus ion ajn.
Nun, mi legas libron de Jean M Auel, nome “la ŝirmejoj de ŝtonoj”. Estas la kvina en serio pri prahomoj kaj estas tre ĝuinda. Mi legas ĝin en la hispanan, ĉar mi aĉetis ĝin en Hispanio kaj… kial ne?
Mia lito
La dormado estas tre grava por sano. Se mi ne bone dormas, mi malsanas. Bedaŭrinde mi ofte legas tro multe kaj enlitiĝas tro malfrue.