Mi trovis liston de sugestoj por skribado. Hodaiŭ mi elektis “Skribu pri via unua posteno”.
Mi havis kelkajn voluntadojn postenojn antaŭe, sed mia unua posteno, por ke mi ricevis monon, estis en bestoĝardeno. Mi laboris en kelkaj areoj, sed ĉefe en la infana karesa zoo kaj en la enirejo.
La enirejo estis freneza matene, sed enua posttagmeze. Homoj volis pasigi la tutan tagon en la parko, do ili alvenis frue. Mia laboro estis ricevi iliajn pagojn, kaj foje helpi ilin uzi la moveblaj skoteroj, se ili ne povis promeni longan tempon. La bestoĝardeno estas tre granda.

La infana karesa zoo estis mia preferita laboro. Tie estis malgrandaj bestoj kiel kobajoj, kunikloj, testudoj, kaj pigmeaj kaproj. Ni ankaŭ havis zebuojn (malgrandajn bovinojn kun ĝiboj), ankoleojn (grandajn bovinojn kun grandegaj kornoj), kaj kamelojn. Somere, infanoj rajtis rajdi sur la kameloj.
En la infana karesa zoo estis malgranda tunelo. Se oni eniris en la tunelo, oni povis trovi sin inter la kunikloj. Estis tre amuza, sed la gepatroj ne ŝatis ĝin ĉar estis malgranda kaj la infanoj ne volis eliri.
