Kiu estis via plej influa instruisto?

La instruistino, kiu mi memoras plej ame, estas mia unua instruistino de la hispana. Ŝi ankaŭ estis la instruistino de mia klaso en la mezlernejo, do mi vidis ŝin ĉiutage dum kvin jaroj.

Ŝi estis afabla, lerta, kaj amikeca – se oni bone studis. Se oni malkondutis, ŝi estis tre strikta. Mi memoras unu tago, ŝi foriris de la klasĉambro, kaj unu el miaj samklasanoj grimpis el la fenestro. Estis kornico tuj ekstere, kaj li marŝis laŭ la kornico kaj eniris alian fenestron. Mia instruistino revenis al la klasĉambro ĝuste kiam li eniris. Mi memoros ŝian reagon mian tutan vivon!

Ŝi parolis la hispanan, la francan, la danan, la germanan, la anglan, kaj la italan, kaj eble aliajn lingvojn. Ŝi inspiris min, kaj infektis min kun amo pri lingvoj. Mi volis esti same kiel ŝi.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s