Denove la Esperanto

Mi ne skribis en ĉi tiun blogon dum multaj jaroj. Efective, mi ne studis esperanton dum multaj jaroj. Lastatempe mi decidis ekstudi ĝin denove, kaj por instigo mi aliĝis al la Brita Kongreso. En Aprilo mi iros al Kembriĝo kaj parolos Esperante la tutan semajnfinon. Mi iom timas, sed mi iom antaŭĝojas la defion.

Mi pensas, ke mi bezonas praktiki, kaj mi decidis skribi en mia blogo po unu fojo semajne.

Se vi rimarkas erarojn, bonvolu korekti min!

La alian tagon, mi trovis miajn unuajn lecionojn en Esperanto. Estis kurso de 12 lecionoj (bedaŭrinde mi kompletis nur sep kaj duono). Mia patrino skribis mian aĝon sur la papero. Mi havis sep jarojn kiam mi komencis lerni esperanton!

Se vi estis esperantisto antaŭ tridek jaroj, ĉu vi memoras ĉi tiujn lecionojn?

Nun, mi ne lernas esperanton per poŝto. Mi havas libron, kaj mi faras lecionojn kun la Londona Esperanto-klubo, ke estas tre amuza. Mi povas paroli kun aliaj homoj. Ankaŭ mi spektas jutubon kaj legas librojn kaj blogojn. La interreto estas tre utila, ĉu ne?

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s